sábado, 19 de diciembre de 2009

La 150-a datreveno de Ludwik Lejzer Zamenhof (1859-1917)

L. L. Zamenhof (1859-1917)
La pasintan 15-an de decembro, ni troviĝis kun la agrabla surprizo ke Google, la konata «serĉmotoro» en la reto, decidis homaĝi al Dro. L. L. Zamenhof —Ludwik Lejzer Zamenhof— okaze de la 150-a datreveno de lia naskiĝo en Bialistoko (Pollando), la 15-an de decembro de 1859. Google surmetis desegnon de la konata simbolo de Esperanto, verda flago kun kvinpunkta stelo, kiun ni ĉiuj povis pririgardi.

Precipa kaj egegrava merito de Zamenhof estas la kreado, aŭ ĝia iniciado kiel li ŝatis diri, de Esperanto, la plej sukcesa internacia lingvo kun longdaŭra historio, kiu estis oferita al la homaro en la jaro 1887 , per la publikigo de la unua lernolibro, unue presita ruslingve kaj tuj poste en la pola, germana, franca kaj angla lingvoj. Ĝi estis titolita Lingvo Internacia de Doktoro Esperanto, ĉar li ne subskribis la verkon kun sia reala nomo sed kun la pseŭdonimo Doktoro Esperanto; tiamaniere, ĉi tiun lingvon baldaŭ oni komencis nomigi per tiu pseŭdonimo de Doktoro Esperanto, kies traduko al la hispana lingvo estus «el que tiene esperanza».

La grandanima ideo de Zamenhof iom rapide propagadis tra la tuta mondo kaj estis interpretita kiel lingvistika kaj vehikla rimedo kaj ankaŭ kiel ideo de universala frateco. Nuntempe, se ni konsideras ĝin el praktika vidpunkto, la celo de esperanto estas servi kiel la granda solvo de la komunikado inter la popoloj diverslingvaj, kun grandaj avantaĵoj super kiuj ajn naciaj lingvoj, kiel estas la hispana, la angla aŭ la franca; simpla gramatiko, bela eŭfonio kaj facila lernado estas meritoj por ĝia tutplena kaj universala aplikado.

Tiuj ĉi meritoj de esperanto estis vaste demonstritaj, parolata de minoritatoj en la kvin kontinentoj, kiuj uzas ĝin por siaj laboroj, kunvenoj aŭ verkoj. UNESCO rekonis ĝin dum sia asembleo de 1954, al tiu rekono postsekvis plimultaj, kiuj ekzaltas siajn sendubeblajn meritojn. Spite la deviga neceso venki la malfacilaĵojn de multlingvismo, neniam tute realiĝis sia definitiva starigo. Aliflanke, por valorigi la problemon de lingvdiverseco, sufiĉus imagi momente la «Babelo» de Europa Parlamento aŭ de kiu ajn alia internacia kunveno, ekzemple tiu kiu estas okazante dum ĉi tiuj tagoj en Kopenhago pri la konservado de la planedo; aŭ eble la ampleksa ĉapitro de komunikadneceso diverspeca, kiu generiĝas en la monda socio.

Esperanto ankaŭ havas sian propan historion en Kanariaj Insuloj, rolata de kiuj lernis kaj kultivadis ĝin en niaj Insuloj, ekde komenco de la XX-a jarcento, kaj ĝi estas instruata en la Universitato de La Laguna ekde 1963. Estis multaj kanarianoj kiuj alproksimiĝis Esperanton por praktiki ĝin, kaj tiel civitaniĝis je la internacia komunumo kiu ĝin parolas, kies loĝantaro estas teritorie ampleksa kaj ankaŭ estas granda, kaj ne subestimebla la kvanto de siaj enloĝantoj. Inter tiuj kanarianoj brilas speciale Juan Régulo Pérez (1914-1993), kiu studadis serioze Esperanton kaj metis je la dispono de la deĵoro favore al la internacia lingvo siajn eksteordinarajn kapacitojn de filologo, historiisto kaj, ne malpli grava, kiel eldonisto. La Esperantista Societo de Tenerife (ESTO), kies fondado oni ŝuldas plejparte al Régulo, havas sian sidejon en La Laguna ekde 1957.

No hay comentarios:

Publicar un comentario